Vertabelo

Vertabelo - estas unu el manieroj por difini logikan funkcion. Vertabelo enhavas ĉiujn eblajn rezultojn de logika funkcio.

Praktike, vertabelo konsistas el kolumnoj, po unu kolumno al ĉiu variablo (ekz. P kaj Q), kaj unu fina kolumno por ĉiu ebla rezulto rilatante al la logika operacio, kiun la vertabelo estas supozita reprezenti (ekz. P XOR Q). Ĉiu linio de la vertabelo do enhavas unu eblan kunigon de la enigaj variabloj (ekz. P = vera, Q = falsa), kaj unu rezulton de la operacio pri tiuj apartaj valoroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search